MARSO de Giuseppe Campolo

Oni ne devas multe streĉi por demonstri la sorĉon, kiun efektivigas sur la homaj estaĵoj tio, kio estas pleje negastama por ili. Jam ili mem pruvas ĝin, ĉiamdaŭre laborante por farigi la Teron inkubon, kiu postulos multon da heroeco kaj multnombrajn bruloferojn por daŭrigi la vivadon sur ĝi dum la baldaŭa estonteco. Ja neretenablan ĝojon kaŭzas la novaĵoj pri mediaj katastrofoj, kiuj atingas nin el ĉiuj kontinentoj, kontentigante emon pri la tremplezuro kaj drampasio.
Krome oni alstrebas kolonii tiun veran ekzemplon de teruro, kiun ni nomas ruĝa planedo kaj la babilonanoj Nergal, t. e. morto kaj pesto. Ekde helenoj ĝi estas la dio de la milito, kiu ankaŭ tiele ne estas tro rekomendinda.
Marso estas pli malbona ol Siberio kaj arktaj glacioj pro malvarmo; krome ĝi ne entenas spireblan atmosferon kaj ĉi tio estas strio tro eta por protekti la kolonianojn kontraŭ kosmaj radioj kaj suna vento. Ĝi estas povra planedo nepre sendefenda, ankaŭ pro la neĉeesto de magneta kampo: ĝi eĉ ne havas vivan koron el fermineralo kiel la nia, sed el inerta ŝtono.
Oni aldonu, ke ĝi posedas la duonon de la gravito de nia Tero. “Kiel bele!” dirus via etulo ekkomprenante, ke li povus fari saltojn dumetraltajn, sed baldaŭ li ne plu estus kapabla plenumi tion, ĉar lia korpo adaptiĝus, malfortiĝante. Marso estas infera prizono. Sed eĉ oni sendos tien homojn enmense bone kondiĉitajn, kiuj imagos esti heroaj pioniroj trairantaj sur la limoj de Scienco. Kiom da medaloj!
Marso estas ankaŭ pluramego de minejo. Sekve tien oni enboatigos ministojn kaj teknikistojn, kiuj bezonos laboron, kiuj estos allogataj per mirindaj engaĝpremioj por siaj familioj. Ĉu ĉi tiuj komprenos, ke ili estas vendantaj siajn parencojn kaj ili ne plu ilin vidos? La favorataj familianoj ne volos kompreni tion kaj sukcesos kredi – ne miru – ke iliaj parencoj estos herooj de homaro.
Kaj tamen neniu, nek vi nek mi, estas imuna de la allogo de tiu nekonatlando, kiu kuŝas en revanta movado en la interplaneda spaco. Tiam ni imagas sukcesi ŝanĝi tiun inferon en edeno, starigante arbaregojn, enmetante animalojn, produktante amason da atmosfero. La vegetaranoj urĝas por la produktado de altproteinaj figfolioj, kies latekso povas nutri infanojn kaj el tiu oni povas ekstrakti parmazanon kaj ŝafselaktaĵon en tiaj landoj.
Fabriki aeron estas bona ideo. Sed ĉu la planedo havas sufiĉan mason por sukcesi ĝin teni, kaj ne la aero denove dispeliĝas? Ni pliigos la mason! Ĉu verŝajne ni ne estas kapablaj fari tion? Jen ni, trenantaj asteroidojn, kiuj estas nombraj ĝuste en tiu zono (riĉaj da oro, kiu ja pezigas), kaj kuŝigantaj ilin en la fundon de krateroj. Kiom da laboro por la venontaj jarcentoj!
Kaj rivalaj kolonioj.
Kaj militoj.
Nu finfine la planedo havos mason same kiel Tero; la “Tesla”-j dotos ĝin de necesa magnetismo, per bone direktitaj fulmegoj sur la alportitajn fermineralojn; botanikistoj, el nia antikva ĉiujara herbo, produktos ĉiamdaŭran OGM-planton, kiu kvarfoje ĉiujare alportas orreflektojn sur la glacio, per spikoj tiom grandaj kiom la torĉo pri Libereco, kun unukilogrampezaj grejnoj taŭgaj por celiakiuloj deprunteprenante la fortegan trunkon de alia planto el la graminacfamilio: la bambuo Moso, kiu estas rezista al la malvarmo kaj urinoj de inkontineculoj. Ĉiu grajno de “grenego” (ĉi tiun specifan nomon sugestis esperantistoj ĉe Unesko), tuj kiam estas traborita per la kudrilo de ia maŝino, elirigas farunon el remuelita semolo en ĝustmezuran saketon, kiu aŭtomate estas senaere sigelita laù PLUS-maniero. La projekto estas financata de Rothschild Junior la 13-a; la koncerna laboratorio, konstruita per speciala blankega polistireno, lokiĝas inter nova anfraktoj, kiujn la glacio, fandiĝante, lasis en la antarkta bankizo kaj tiu materialo, same kiel glacio, tre efike reflektas la sunajn radiojn.
Ne ŝajnas, ke la pliigo de la maso de nia najbaro, kiun ni estas pretaj kolonii, pli malpli jarcento, povu havi gravajn reflektiĝojn sur la ekvilibro de la suna sistemo, escepte por la du satelitoj, kies nomoj estas samsignifaj de timo kaj hororo, kiuj estus neripareble altiritaj; kaj do estus bone unue prizorgi malsuprenigi ilin. Sed multaj romantikuloj estas jam kunigantaj subskribojn ĉe Avaaz por unuigi ilin en ununuran lunon, per la puŝo de iu raketo kaj postaj oportuna ŝelkozonoj, kiu iom post iom estos sorigita ĝis la ekvilibro de taŭga orbito, pli malrapida kaj pli ĝuebla. Mi ne diras nur ĝuebla laŭ la estetika vidpunkto kiel arĝenta luno, sed ankaŭ kiel praktika kosmostacio.
Kaj ĉu la akvo ne estas grava problemo? Facilege solvebla! Ĉi tiu altvalora kaj simpla bonaĵo estas farita, oni scias, de hidrogeno kaj oksigeno. Sur marso estas abundo da oksigeno, se oni havas sagacecon forigi el karbondioksido la karbonon, kiu povas ĉiam esti utila. Estas sufiĉe, finfine, porti tien ĉiujn hidrogenajn bombojn, kiujn ni havas ĉi tie; kaj la akvo fluos kristalpura, desinfektita de gama-radioj en la marsaj ĝardenoj.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en ARTICOLI, Autore kaj ricevis la etikedo(j)n . Legosigni la fiksligilon.

Respondi