KIU DIRIS, KE ESPERANTO ESTAS NEŬTRALA? de Renato Corsetti

Certe ne Zamenhof. Aŭskultu lin en la inaŭgura parolado de la dua Universala Kongreso en Ĝenevo en 1906-a:

“Sinjorinoj kaj sinjoroj! Ĉe la malfermo de nia kongreso vi atendas de mi ian parolon; eble vi atendas de mi ion oficialan, ion indiferentan, palan kaj senenhavan, kiel estas ordinare la oficialaj paroloj. Tian parolon mi tamen ne povas doni al vi. Mi ĝenerale ne amas tiajn parolojn, sed precipe nun, en la nuna jaro, tia senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko. Mi venas el lando, kie nun multaj milionoj da homoj malfacile batalas por libereco, por la plej elementa homa libereco, por la rajtoj de homo. Pri tio ĉi mi tamen ne parolus al vi; ĉar se kiel privata homo ĉiu el vi eble sekvas kun intereso la malfacilan bataladon en la granda multemiliona lando, tamen kiel Esperantistojn tiu ĉi batalado ne povus vin tuŝi, kaj nia kongreso havas nenion komunan kun aferoj politikaj. Sed krom la batalado pure politika, en la dirita lando estas nun farata io, kio nin kiel Esperantistojn ne povas ne tuŝi: ni vidas en tiu lando kruelan bataladon inter la gentoj. Tie ne homo de unu lando pro politikaj patrolandaj interesoj atakas homojn de alia lando – tie la naturaj filoj de sama lando ĵetas sin kiel kruelaj bestoj kontraŭ la tiel same naturaj filoj de tiu sama lando nur tial, ĉar ili apartenas al alia gento.
Ĉiutage estingiĝis tie multe da homaj vivoj per batalado politika, sed multe pli da homaj vivoj estingiĝas tie ĉiutage per batalado intergenta. Terura estas la stato de aferoj en la multelingva Kaŭkazo, terura estas la stato en la Okcidenta Rusujo. Malbenita, milfoje malbenita estu la intergenta malamo! Kiam mi estis ankoraŭ infano, mi, en la urbo Bielostok, rigardadis kun doloro la reciprokan fremdecon, kiu dividas inter si la naturajn filojn de sama lando kaj sama urbo. Kaj mi revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj, kaj ĉio ŝanĝiĝos kaj boniĝos. Kaj pasis efektive certa nombro da jaroj, kaj anstataŭ miaj belaj sonĝoj mi ekvidis teruran efektivaĵon: en la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn, kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj! Mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn de la bestega Bielostoka buĉado; al vi kiel al Esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas.
Oni scias, ke ne la Rusa gento estas kulpa en la besta buĉado en Bielostok kaj multaj aliaj urboj, ĉar la Rusa gento neniam estias kruela kaj sangavida; oni scias, ke ne la Tataroj kaj Armenoj estas kulpaj en la konstanta buĉado, ĉar ambaŭ gentoj estas gentoj trankvilaj, ne deziras altrudi al iu sian regadon, kaj la sola, kion ili deziras, estas nur, ke oni lasu ilin trankvile vivi. Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dismetataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj, kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu, rompu la murojn inter la popoloj, doni al ili la eblon, libere konatiĝi kaj komunikiĝi sur neŭtrala fundamento, kaj nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj, kiujn ni nun vidas en diversaj lokoj!”

Ne nur Zamenhof, sed ankaŭ Lapenna en pluraj okazoj levis sian voĉon, ekzemple post la dua mondmilito por kondamni la mondmilitintojn, Kaj kio pri Eŭgenio Lanti kaj Edmond Privat?

La mito pri la neŭtraleco de Esperanto estis inventita de dekstruloj, kiuj volis ne malamikiĝi kun faŝismaj registaroj, kaj asertis, ke ni ne interesiĝas pri politiko sed nur pri lingvo, kaj la silenta plimulto esperantista akceptis tion, sed ili, la dekstrulaj esperantistoj, trompis neniun. En Gremanujo oni malpermesis Esperanton kaj la japana polico tute klare komprenis la aferon kaj klarigis ĝin al la japana registaro: Esperantistoj estas kiel akvomelonoj, verdaj ekstere sed ruĝaj interne. La fakto, ke nuntempe ĉiuj registaroj ligitaj al NATO malamike indiferentas al Esperanto diras multo pli pri la militemo de NATO ol pri Esperanto.
Aliflanke la fakto, ke Esperanto kuniras kun ĉiaj progresemaj ideoj ne metas la devon al ĉiu esperantisto esti samtempe pacisto, vegetarano, ateisto, ekologiisto aŭ specisto. Ĉiu rajtas esti progresema siamaniere. Mi konas progresemajn katolikojn kaj tre politike dubindajn ekologiistojn.

Renato Corsetti: kun granda danko al Zamenhof, kiu estas la vera verkinto de ĉi tiu artikoleto.
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en ARTICOLI, Autore kaj ricevis la etikedo(j)n . Legosigni la fiksligilon.

Respondi